2011-07-04
 Stevardinoj en tibetstila uniformo elaviadiliĝas. |
La 2-an de julio la aerbuso A319, la unua aviadilo de la Tibeta Aviada Kompanio, sukcese atingis Lhasa de Hamburgo, Germanio. La aviadilo estis muntita en la Hamburga Aerbusa Kompanio de Germanio la 1-an de julio. Ĝi, kun duklasaj pasaĝeraj kajutoj kaj 128 sidlokoj, ekfunkcios tiumonate laǔ plano. La Tibeta Aviada Kompanio oficiale fondiĝis en majo de 2010. Ĝi estas la unua baza aviada kompanio en Tibeto kaj entreprenas ĉefe pri enlanda transporto de pasaĝeroj kaj varoj. Ĝia ĉefstabejo estas en la Tibeta Gonggara Flughaveno. La Tibeta Aviada Kompanio varbos ĉefe tibetanojn kaj la unuaj 45 novaj laborantoj jam komencis labori, inter kiuj 35% estas tibetnacianoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|