Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
AP malfermos 1an filion en KPDR
2011-07-04

    La usona novaĵ-agentejo Associated Press (AP) baldaŭ malfermos filion en Pjongjango. Tio estas signifoplena paŝo, ke la okcidenta mediato ricevos pli da informoj pri la Korea Popoldemokratia Respubliko (KPDR).

 

    La decido estas farita en la interkonsento subskribita de AP kaj la novaĵ-agentejo Korea Centra Novaĵ-Agentejo (KCNA) en Nov-Jorko, kiam administrantoj de KCNA vizitis Usonon en la lasta semajno.

 

    Laŭ la novaĵ-komuniko publikigita en la retpaĝaro de AP, la filio estos la unua konstanta tekst-fota buroo funkciigata de okcidenta novaĵ-organizo en la ĉefurbo de KPDR.

 

    Antaŭ kvin jaroj, Televida Novaĵo de AP, kiu havas sian ĉefstabejon en Londono, fariĝis la unua okcidenta novaĵ-organizo establi oficejon en KPDR.

 

    AP kaj KCNA periode laboras por fari interkonsenton. En marto, Tom Curley, ĝenerala direktoro de AP, Kathleen Carroll, plenuma redaktoro de AP, kaj John Daniszewski, supera administra redaktoro por internaciaj novaĵoj de AP, vojaĝis al Pjongjango por diskuti pri la afero.

 

    La du flankoj ankaŭ laboris kune pri ĵurnalistaj aferoj kaj aferoj pri foto-videa tekniko. La du agentejoj venontjare okazigos foto-ekspozicion en Nov-Jorko.

 

    Fremdlandaj mediato-organizoj kiuj havas filiojn en Pjongjango estas nur ĉinaj novaĵ-agentejoj Xinhua kaj Popola Ĵurnalo, kaj la rusa ITAR-TASS.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng