2011-07-04
138 Kungfu-amatoroj el Usono kaj Kanado pilgrimis al fama ĉina templo Shaolin, naskiĝloko de ĉina Kongfu-o, kaj tie prezentis Kongfu-arton la 3an de julio. Shaolin-templo .
Ili prezentis artojn pri 9-sekcia vipo, sabro, tigr- kaj gru-pugnadoj. Iliaj prezentoj ricevis aplaŭdojn de la vojaĝantoj kaj bonzoj de la templo. Ankaŭ gardist-bonzoj de la templo prezentas sian Kongfu-arton tiutage.
La pilgrima grupo estas organizita de la Unia Studio pri Mem-defendo kaj la kvalifikita trejna centro de Kongfu-o, kiu havas milojn da registritaj membroj en Usono.
Shi Yongxin, abato de la templo Shaolin diris al la 138 pilgrimantoj, ke la templo estis kaj estos aktiva subtenanto de kultura interŝanĝo pri Kongfu-o. Li diris, ke akcepti disĉiplojn de diferencaj kultur-fonoj povas evoluigi kulturon de Shaolin.
Shaolin-templo konstruita antaŭ 1500 jaroj en Norda Wei-dinastio estas fama pro budhisma disvastigo kaj lernigado de ĉina kongfuo. Ĝi troviĝas en Henan-pvocinco, centra Ĉinio
Redaktoro: Chen Ji
|