2011-07-04
 Hu Jintao intervidiĝis kun la ĉeestantoj de la kunsido. |
La 2-an de julio okazis kunsido de modelaj lokaj organizoj, membroj kaj laborantoj de Komunista Partio de Ĉinio, por celebri la 90-jariĝon de la fondiĝo de la partio. Antaŭ la kunsido, Hu Jintao, ĝenerala Sektretario de KPĈ kaj prezidanto de Ĉinio, kaj Xi Jinping, membro de la Konstanta Komitato de KPĈ kaj vicprezidanto de Ĉinio, havis interparolojn kun ls ĉeestantoj. Ili en la nomo de la Centra Komitato de la partio salutis modelajn membrojn kaj organizojn kaj sendis altan respekton al modelaj lokaj organizoj, membroj kaj laborantoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|