Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Seminario en Gragnano (Italujo) - Multlingveco: lingvo, povo, kono
2011-07-04

 

    En Gragnano estas la vilao Feltrinelli, en kiu loĝis Mussolini dum la lasta periodo de la dua mondmilito. La familio Feltrinelli venas de tie. En tiu vilao loĝis ankaŭ la partoprenantoj en la konferenco.

 

    Multlingveco: lingvo, povo, kono, organizita de Itala Esperanto-Federacio kunlabore kun la Universitato de Milano

 

    La konferenco okazis la 24-an kaj 25-an de junio 2011 kaj dum ĝi trideko da partoprenantoj interŝanĝis prelegojn relative teknikajn pri dulingveco kaj psiholingvistikaj sekvoj, socilingvistiko de italaj dialektoj kaj de la araba, gramatika analizo de Esperanto la la skolo de Funkcia Gramatiko, Chomsky kaj liaj ideoj pri Esperanto, la lingvoj de filmoj kiel Avatar kaj de la insulo de la rozoj, kaj similaĵoj.

 

    Inter la prelegantoj konataj al la legantoj krom la verkinto de ĉi tiu raporteto, estas Wim Jansen el Nederlando, Davide Astori el Parma kaj Mauro Tosco el Torino. Paolo Valore de la universitato de Milano prezidis la tuton kaj aranĝis ĉion aranĝindan.

 

    Kompreneble estis multaj neesperantistaj profesoroj, almenaŭ tri venis el la malproksima Britujo por prelegi en Gragnano, tri venis el Romo kaj unu el Torino.

 

    La publiko konsistis ĉefe el studentoj el Milano kaj el kelkaj esperantistoj, kiuj sukcesis kuraĝe atingi la lokon. Carlo Minnaja kaj la edzino restis la tutan tempon. Graziano Ricagno venis por unu tago kaj el la proksima Brescia venis Raja Iftikhar Khan, esperantisto pakistandevena, kaj lia amiko kaj Foa' venis el Milano.

 

    La debatoj, ankaŭ pri Esperanto, estis interesaj, kvankam kelkaj el tre mallarĝa lingvistika perspektivo, ekzemple: kion signifas "akv-i"?

 

    La universitato de Milano tre altinivele prizorgis la loĝadon de la partoprenantoj kaj helpos eldoni la libron, kun iuj referaĵoj, kiu jam estas preskaŭ pres-preta.

 

    Entute temis pri altnivela okazo por informi pri Esperanto altinvelan publikon.

 

(Kontribuo de Renato Corsetti)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng