2011-07-04
La 20-a jubilea sesio de la KER-ekzamenoj okazis en du paralelaj landoj de du kontinentoj la 2-an kaj 3-an de julio 2011.
Entute ekzameniĝis 36 kandidatoj: 5 je nivelo B1, 10 je nivelo B2 kaj 21 je nivelo C1.
Unu el la du paralelaj sesioj disvolviĝis en Hispanio, sub la gvido de Renato Corsetti kaj kun helpo de Maria Rados, kun entute 2+2+7 kanidatoj.
La alia sesio okazis en la ubro Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, ĝin partoprenis entute 25 esperantistoj (3+8+14) de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Ĝis nun tiu estis la plej granda nombro, kiu samtempe ekzameniĝis de la sama regiono.
La sesion antaŭpreparis kaj la kandidatojn varbis Josias Barboza, ĝin gvidis Katalin Kovats, kun la helpo de Josias Barbosa, Paolo Nascentes kaj Petra Smideliusz.
Aparta honorigo de la aranĝo estis, ke trapasis la ekzamenon ankaŭ geedzoj Grattapaglia, konataj esperantistoj el Bona Espero. (Sur la foto vi vidas la momenton kiam ili aliĝas al la sesio.)
Per tiu ĉi sesio la KER-sistemo havas precize 400 ekzamenokazojn. Post unu semajno en Sao-Paolo, kie jam certe ekzameniĝos 20 kandidatoj.
En la monda konkurso, kiun ĝis nun gvidis Francio brazilanoj tre proksimiĝas transpreni la unuan lokon, kaj eblos ke tio sukcesos dum la sesio post unu semajno en Sao-Paolo, por kiu jam aliĝis 19 kandidatoj.
La momentan situacion vi povas vidi en la plej freŝa statistiko
Interesiĝantoj por ajna sekva sesio povas aliĝi plenigante la novan retan aliĝilon de la KER-ekzamenoj.
Vidu en la ekzamenkalendaro kie estos la sekvaj ekzamenoj.
(El edukado.net)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|