2011-07-05 de HAN JIAJUN
Okaze de la 90-a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), profitante de sia revolucia historio, Yinan, Shandong-provinco, organizis koncernajn vojaĝojn.
En 1940-aj jaroj, kiam iris enlanda milita en Ĉinio, en tiu regiono iu virino hazarde trovis vunditon de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, la lasta pro vundo kaj soifo sveniĝis, tiu virino do per sia lakto trinkigis la soldaton, kiu finfine resaniĝis. Ĉar la ruĝa koloro estas simbolo de KPĈ, oni tial nomis la savantinon ruĝa bofranjo. La rakonto cirkulis generacion post generacio. Kiel frue liberigita regiono, la nuna gubernia registaro projektis sian novan turisman planon sub la gvido de la principo "Kunfandiĝo de kulturo kaj turismo" kaj karakterizis sin per titoloj "hejmloko de ruĝa bofranjo", "Hejmloko de termofontoj", "Ideala loko por ripozo". La gubernio investis 1.2 miliardojn da juanoj al la vilaĝo Zhuquan kaj faris ĝin unu el la dek plej grandaj folkloraj vilaĝoj de Shandong-provinco.
Zhuquan-vilaĝo situas norde de Yinan-gubernio, havas antikvecan odoron kaj estas riĉa je bambuoj kaj fontoj. La vilaĝo konstruiĝis ĉe la monto, tie troviĝas multaj fontoj, dank' al tio bambuoj prosperas, ĉe tiuj fontoj la vilaĝanoj konstruis siajn domojn. Estas verdaj la bambuaro, kaj tie profunde sin kaŝis la domoj de la vilaĝanoj en la densaj bambuaj folioj. Murmuras la puraj riveretoj. La vilaĝo estas kvieta kaj antikva. Urbanoj, kutime loĝantaj en metropoloj venis al la vilaĝo, kie oni povas rigardi la foje-refoje-videblan pajlodomojn inter la densaj bambuaj folioj, aŭskulti la kanton de la riveretoj kaj pepadon de birdoj kaj ricevi la senzorgan plezuron.
Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji
 Zhuquan-vilaĝo de Yinan, Shandong-provinco. |
|
 Bambuaro de Zhuquan-vilaĝo |
|
 Fonto de Zhuquan-vilaĝo |
|
 Fontputo de Zhuquan |
|
 Fonto |
|
 Birdrigardi la vilaĝon Zhuquan |
|
 Kamparana Hotelo |
|