Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Unua kunlaboro de Kompartio kaj Koumintango
2011-07-05


Sidejo de la Milita Lernejo en Huangpu, Kantono 

 

    En junio de 1923 la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio decidis en la 3-a Tutlanda Kongreso de la Partio, ke membroj de la partio aliĝu kiel individuoj al Kuomintango por realigi la kunlaboron kun Kuomintango kaj kune antaŭenigi la Nacian Revolucion. La 20-an de januaro 1924 en Kantono inaŭguriĝis la 1-a Tutlanda Kongreso de Koumintango. Kompartiaj membroj aliĝis kiel individuoj al Kuomintango, kaj la du partioj starigis la revolucian unuecan fronton. Tio estas la unua kunlaboro de la du partioj. La saman jaron, Sun Yat-sen, gvidanto de Kuomintango, establis Militan Lernejon en Huangpu, Kantono, helpate de sovetiaj konsilistoj kaj la Komunista Partio de Ĉinio, kaj en ĝi gravajn oficojn tenis aro da kompartiaj membroj, inkluzive de Zhou Enlai kaj Yun Daiying. En la 9-a de julio 1926 Kuomintango kaj la Komunista Partio de Ĉinio komencis la Norden-ekspedicion, kunliginte sin kun la Nacia Revolucia Armeo, kiu prenis Guangdong-provincon kiel sian bazon. Dekcent armeanoj dividitaj en tri itinerojn avancis norden kaj triumfis post nur ok monatoj, kio donis pezan baton al imperiistoj kaj feŭdaj militaristoj kaj estigis altan tajdon de la revolucio kun laboristoj kaj kamparanoj kiel la ĉefaj fortoj.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng