Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Gaja strata demonstrado en Kopenhago
2011-07-05

    Okazis gaja strata demonstrado en Kopenhago, jen la mesaĝo de LKK-ano Ileana Schrøder:

 

    Karaj kongresanoj,

 

    Mi invitas vin al speciala evento, t.n. "farandolo", kies proponanto kaj gvidanto estos Mireille Grosjean. Temas pri surstrata gaja procesio, dancada irado kun japana deveno, kie ĉiu partoprenanto surhavas tukon sur la frunto ĉirkaŭ la kapo. Sur la tuko oni skribas ion, kaj la surhavo de tia rubando signifas por japanoj: "Mi atingos mian celon".

 

    La celo de tiu ĉi evento estos konigi Esperanton al la loĝantoj de la kongreslando, al la danoj. Tiucele ĉiu devus skribi sur sia rubando la nomon de sia denaska lingvo, en la dana.

 

    Ĉiu kongresano kiu deziras partopreni, kunportu blankan tukon, kun dimensioj: 90x33 cm. Oni faldas ĝin por obteni rubandon 7 cm-jn larĝan, kaj nodas ĝin malantaŭ la kapo. Ĉiu pentru la nomon de sia lingvo en la dana.

 

    La danca irado okazos dimanĉe je la 16:30 per preparlaboroj, je la 17:00 per ekmarŝado.

 

    Loko: komenco en la kongresejo. Fino en Tivoli, la loko de la nacia vespero, trairante la ĉefan urbostraton.

 

    Mi esperas ke multaj kongresanoj emos partopreni tiun eventon.

 

    Elkore salutas

 

    Ileana Schrøder

 

    prezidanto de LKK

 

(el http://www.eventoj.hu/)

Redaktoro: Li Jianhua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng