2011-07-05 La 4an de julio Ĉinio postulis, ke la japanaj fiŝkaptaj boatoj forlasu la akvareon de Diaoyu-insularo.
La 4-an de julio, kiam Hong Lei, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, respondis demandojn pri la fiŝkaptado de japanaj boatoj en akvareo de Diaoyu-insularo de iu raportisto, li diris: "Ĉinio faris seriozan trakton kun japana flanko.".
Laŭ raporto de japanaj amaskomunikiloj, preskaŭ 10 fiŝkaptaj boatoj de la fiŝ-kooperativo de Ishigaki kaj Okinawa forlasis havenon dimanĉe al akvareo de Diaoyu-insularo por laborado.
Hong diris: "Ĉinio havas nedisputeblan suverenecon de la insularo Diaoyu, tio estas la imanenta parto de Ĉinio jam de ĝia antikveco." Li substrekis, ke iu ajn ago de Japanio en tiu akvareo estas kontraŭleĝa kaj nevalida.
Estas raportite, ke la japanaj fiŝkaptaj boatoj jam forlasis la akvareon.
Redaktoro: Chen Ji
|