2011-07-05
 En la lanĉa ceremonio de la aktivado |
La 3-an de julio okazis en la gubernio Zouping de Shandong-provinco, Ĉinio, la lanĉa ceremonio de la aktivado "Internacia Forumo pri Saniga Efiko de Oleo el Maiza Plumulo kaj Nutrado de Grenoj kaj Oleo (oleo el maiza plumulo) Eniras en Provincojn".
La aktivado estas kune aranĝita de la centro por publika nutrado kaj disvolvado sub la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, oficejo de la ŝtata programo por plibonigi publikan nutradon kaj la korporacio Xiwang. Ĝi okazos en la tuta Ĉinio de la kuranta julio ĝis julio de 2013. Ĝia celo estas normigi merkaton, disvolvi aǔtonomion en kampo de manĝolea nutrado, akceli respondecon kaj honestecon de entreprenoj kaj garantii sekurecon de nutraĵoj.
Redaktoro: Niu Xueqin
|