2011-07-05
 La 2-a konferenco pri industria kunlaboro de Ĉinio kaj ASOAN. |
La 3-an de julio okazis en Kunming de Yunnan-provinco la 2-a konferenco pri industria kunlaboro de Ĉinio kaj la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj(ASOAN). Ĉeestantoj proponis starigi dialogon pri industrio inter Ĉinio kaj ASOAN kaj realigi industrian interkomunikadon por konstrui Liberan Komercan Areon de ASOAN. Laŭ ĉeestantoj, 2011 estas la 20-jariĝo de la fondiĝo de Ĉina-ASOAN-a dialogo kaj la jaro de amikeco; industria kunlaboro inter Ĉinio kaj ASOAN jam fariĝis grava bazo de gajno-gajno. Ĉeestis la konferencon pli ol 200 membroj inkluzive de gvidantoj de Membrolandoj de ASOAN kaj Ĉinio kaj famaj entreprenantoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|