Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Oro kaj juvelaro trovitaj el hindua templo
2011-07-05

 

 

    Oraj moneroj, juveloj kaj multekostaj ŝtonoj kun valoro de miliardoj da usonaj dolaroj, elfositaj el hindua templo en Hindio, espereble plivaloriĝos. Lunde Hindio malfermis la lastajn du sekretajn kelojn sigelitajn preskaŭ 150 jarojn.

 

    La malkovro tuj faris la 16a-jarcentan templon Sree Padmanabhaswamy la plej riĉa religia institucio en la lando, kaj tio instigas la registaron plisekurigi la templon.

 

    La kvar keloj, malfermitaj en la pasintaj tagoj ĉe la templo en Trivandrum, ĉefurbo de la suda ŝtato Kerala, tenis trezoron, kiu valoras 22 miliardojn da usonaj dolaroj laŭ neoficiala takso.

 

    Aliaj trezoroj elfositaj ĝis nun inkluzivas statuojn de dioj kaj diinoj faritajn el solida oro kaj ornamitajn de diamantoj, rubenojn, smeraldojn kaj aliajn valorajn ŝtonojn, kronojn kaj kolierojn, kaj ĉiuj estis donacitaj al la templo dum jarcentoj.

 

    La templo, konstruigita de la reĝo, kiu regis super Travancore, restis sub la kontrolo de la antaŭa reĝa familio post la sendependiĝo de Hindio en 1947.

 

    Antaŭ malkovro de la trezoro, ĉe la templo estis neniu alia sekureca rimedo, escepte de kelkaj lokaj sekurecgardistoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng