2011-07-05
Ĉina vicprezidanto Xi Jinping kaj japana ministro de eksteraj aferoj Takeaki Matsumoto |
La 4-an de julio ĉina vicprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Takeaki Matsumoto, japana ministro de eksteraj aferoj en la Popola Halo, Pekino.
Xi Jinping diris, ke nun la du landoj reciproke estas ĉefaj komercaj partneroj, la reciproka kunestiĝo pliprofundiĝs kaj la kunlabora spaco pligrandiĝas. La du landoj ludas gravan rolon en tenado kaj akcelado de paco kaj disvolvo de la regiono kaj de la mondo. La du landoj havas vastan komunan intereson en la internaciaj kaj regionaj aferoj. La disvolvo de la rilatoj de Ĉinio kaj Japanio konformas al la bazaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj. Tio estas utila por la paco, stabilo kaj disvolvo de Azio kaj la mondo. La du landoj havas vastan perspektivon en strategiaj kaj reciproke profitaj rilatoj.
Takeaki Matsumoto gratulas la 90-an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, li diris, ke Japanio esperas, ke profite de la renkontiĝo Japanio plifortigos kunlaborojn kun Ĉinio inkluzive de tio en rekonstruado post katastrofoj kaj antaŭenpuŝos disvolvon de la reciproke profitaj rilatoj.
Redaktoro: Su Yijun k Chen Ji
|