2011-07-05 Zlatko Tišljar el Slovenio, kiel sekretario de la Eǔropa Esperanto-Unio, partoprenis en la Esperanto-kongresoj de Pollando kaj Kroatio kaj faris paroladojn. El liaj raportoj oni plue trovis kiel grava estas la rolo de urbestroj por akceli la Esperanto-movadon.
Sukceso ankaǔ rezultis el la urbestro
De la 31-a de aprilo ĝis la 7-a de majo 2011 okazis en Nowy Sacz en suda Pollando memorinda 32-a Pola Esperanto-Kongreso, kiun partoprenis ducent partoprenantoj kun gastoj el deko da landoj. S-ino Halina Komar, prezidantino de Pola Esperanto-Asocio kaj de la LKK, sukcesis organizi ege buntan kaj multflankan aranĝon, kun kontentigaj prelegoj, altkvalitaj kulturaj programoj preskaŭ plene profesiaj, interesaj ekskursoj, riĉa libroservo… la plej valora maloftaĵo en tiuj ĉi E-aranĝoj estis ege altkvalita kunlaboro kun la diversaj lokaj instancoj, nome la Urba Kulturdomo, la starosto (regionestro) kaj la urbestraro.
I.a. kunlaboro kun la urbestraro rezultis per ege interesa programo dediĉita al prifesto de la Eŭropa Tago (la 9-a URBESTRO KAJ ESPERANTO de majo) kiu okazis ĵaŭdon, la 5-an de majo. Samtage s-ro Ryszard NOVAK, urbestro, ankaŭ akceptis la kongresanojn, la vicurbestrino s-ino Bozena JAWOR alparolis la ĉeestantojn. Krome estis inaŭgurita la unuan fojon publike kantata eŭropa himno skribita originale en Esperanto. Gejunuloj el meza lernejo tiam defilis kun 27 flagoj de 27 EU-ŝtatoj.
La plej forta subteno venas el la urbestro
La 14-an de majo 2011 okazis la 9-a kongreso de kroataj esperantistoj en la urbo Bjelovar. Partoprenis preskaŭ ducent partoprenantoj kaj gastoj el deko da landoj. La karakterizo de la kongreso estis signifa partopreno de esperantistoj el preskaŭ ĉiuj respublikoj de la iama Jugoslavio kaj renkontoj post dudeko da jaroj de iamaj konatoj kaj amikoj.
Nepre menciindas escepte granda kaj sincera subteno al la kongreso far la urbestro Antun KORUŠEC. Pro tio eblis aferoj kiuj malofte estas je dispono al esperantistoj. La urba muzeo disponigis siajn ejojn por impona ekspozicio pri historio de la E-movado en Kroatio (parte Jugoslavio) ĉefe el la kolekto de Josip PLEADIN. Je la dispono estis tre bela kulturdomo, kaj la kultura programo estis imprese abunda. Krome kun plena entuziasmo li akceptis la ideon pri la kongreso de kroataj esperantistoj en "sia" urbo. Jen li sur la donita foto (fotita de Josip Pleadin), en sia oficejo, en la momento kiam li, kiel la kongresano n-ro 1, subskribas la kongresan aliĝilon. Lia agado simbole invitas ankaŭ ĉiun aliĝi!
La kongreso okazis sub la signo de 100-jariĝo de la unua tradukita literaturaĵo el la kroata lingvo al Esperanto, la romano de kroata verkisto August ŠENOA “Trezoro de la oraĵisto". La tradukon efektivigis Bjelovarano Fran KOLAR kaj fondinto de la Bjelovara E-societo. Krome pluraj eroj de la kultura programo rilatis al literaturo kaj libroj, ekz. prezentado pri porinfana libro “Pirgo” esperantigita de Anĝelka MARTIČ, “Sklavoj de Dio” tradukita de Aleksandar KOCIJAN, la E-lingva versio de la Vivo de Damoru,verko tradukita de Malasre DASHGUPTA el la bengala lingvo. Saša Pilipović kaj Miĉo RHOVEC ludis parton el la spektaklo “10 tagoj de kapitano Postnikov” baze de la libro de Mikaelo BRONSTEIN. Oni sendube devas diri, ke la centra motoro de la kongreso kaj ekspozicio estis Josip Pleadin, prezidanto de la eldonejo Grafokom, el kiu venas la libro Pirgo.
En la malferma parto interalie parolis la urbestro Antun Korušec kaj prezidantino de KEL, Judita REY-HUDEČEK.
(el Informilo de Ĝemelaj Urboj)
Redaktoro: Li Jianhua
|