Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Pekino la ekspozicio de kaligrafio de poemoj kaj surskriboj de Prezidanto Mao Zedong
2011-07-05


La Pekina Ekspoziciejo 

 

    La 1-a de julio de la jaro 2011 estas la 90-a jariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, por celebri tiun jubileon, okazis en la Pekina Ekspoziciejo la ekspozicio de kaligrafio de poemoj kaj surskriboj de Prezidanto Mao Zedong, la kaligrafiaĵoj estas skribitaj de Jiang Shilu. La inaŭguron ĉeestis pli ol cent personoj, inkluzive de kelkaj malmobilizitaj generaloj. Laŭ diro de koncerna persono, tiu ĉi ekspozicio elmontras pli ol 600 kaligrafiaĵojn kaj daŭros ĝis la 5-a de julio.

 


La Inaŭguro de la ekspozicio 

 

    Jiang Shilu, naskita en januaro de 1934 en la urbo Haiyang, Shandong-provinco, nun servas kiel honora prezidanto de la Ĉina Kaligrafa Asocio, prezidanto de la Internacia Asocio de Ĉinaj Kaligrafoj, altranga konsilanto de la Instituto pri Arto de Ĉinaj Kaligrafaĵoj kaj Pentraĵoj, honora direktoro de la Instituto pri Moda Kulturo de Ĉinio, honora direktoro kaj arta konsilanto de pluraj organizoj.

 


Tri generaloj tondas la rubandon ĉe malferma ceremonio 

 

Por celebri la 90-an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, sinjoro Jiang Shilu, kiu multjare esploras kaj studas poemojn kaj surskribojn de Prezidanto Mao Zedong, skribis multajn poemojn kaj surskribojn de Prezidanto Mao Zedong en multaj artaj manieroj, kiuj elmontras la gloran pasintecon de ĉina revolucio gvidata de Prezidanto Mao Zedong kaj la veron ke la sukceso de ĉina revolucio estas tre malfacila.

 


Subskribo de Zhang Wannian por Jiang Shilu 

 

    Sinjoro Jiang partoprenis la Tri Kampanjojn por liberigi la tutan Ĉinion (1948-1949) kaj la militon por rezisti al usona agreso kaj helpi koreion (1950-1953). Li estas ne nur veterana batalanto, sed ankaŭ kaligrafo sin dediĉanta al studado de kaligrafia arto. Surbaze de artista lerteco de multaj kaligrafoj, li kreis specialan stilon. Liang Guanglie, membro de la Milita Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro de Nacia Defendo de Ĉinio, laŭdis la kaligrafiaĵon de Jiang Shilu en sia surskribo al sinjoro Jiang Shilu, kiu diris "(Li) tiras profiton el ĉies bonaj kvalitoj, preparas sufiĉe kaj plene disvolvos siajn talentojn". Krome, ankaŭ vic-prezidanto Xu Caihou kaj eksa vic-prezidanto Zhang Wannian de la Milita Komisiono de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio surskribis por sinjoro Jiang Shilu.

 


Subskribo de Liang Guanglie por Jiang Shilu 
 
 
Kaligrafio de Jiang Shilu
 
 
Kaligrafio de Jiang Shilu
 

Kaligrafio de Jiang Shilu 
 

Kaligrafio de Jiang Shilu 
 

Kaligrafio de Jiang Shilu 
 
 
Kaligrafio de Jiang Shilu

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng