Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ruĝaj kantoj denove inspiras ĉinojn
2011-07-05


Furoras ruĝaj kantoj tra la tuta lando. 

 

    Okaze de la 90-jara jubileo de la Komunista Partio de Ĉinio en la tuta lando furoras ruĝaj klasikaj kantoj, kiuj prikantas la ĉinan revolucion kaj la patrujon. Relernante gloran historion de la revolucio, oni havas pli grandan entuziasmon pri laboro.

 

    "Survoje al brila estonteco ni plenas je batalardo kaj entuziasmo..." Kiam oni aŭdas tiujn ruĝajn kantojn, oni ne povas deteni sin de la emocio. Tiuj kantoj ĉiam vibras la internajn kordojn de la koro kaj vekas la rememoron pri la pasiaj revoluciaj jaroj kaj pri la klopodo de la ĉina popolo. Kantato de la Flava Rivero inspiris la ĉinan popolon unuanime batali kontraŭ malamiko; la kanto Mi Dediĉas Petrolon al la Patrujo kuraĝigis sennombrajn junulojn al la patruja konstruado; kaj La Printempa Rakonto rememorigas ĉinojn pri komenciĝo de la reformado kaj pordo-malfermo.

 

    La ruĝaj kantoj estas neforgeseblaj, ĉar ili ofte vekas la rememoron pri la pasinteco kaj levas la spiriton de homoj. En malsamaj periodoj oni havas malsamajn strebojn kaj inspiriĝas de malsamaj aferoj. Restas senŝanĝa aspiro de la homaro pri la vero, bono kaj belo, malgraŭ diversaj ŝanĝiĝoj.

 

    La ruĝaj kantoj entenas la strebeman spiriton, patriotan senton, neŝanceleblan moralan honestecon kaj sindonemon de la ĉina nacio. Ĝuste pro la nobla kvalito la ĉina nacio marŝis de la danĝero al la renaskiĝo kaj de la renaskiĝo al la brila sukceso.

 

    Nuntempe oni facile perdas sian spiriton en la bonstata vivo. La mensa serĉo restas grava malgraŭ sociaj ŝanĝiĝoj, kaj la ruĝaj kantoj helpas al homoj retrovi la perditan spiriton, alporti freŝan viglecon kaj veki neflekseblan volon. Tio estas la ĉefa kialo, ke denove furoras la ruĝaj kantoj tra la tuta lando.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng