2011-07-05 Urba historio
 Budo en la loka universitato |
Toowoomba situas en suda Kvinslando, Aǔstralio, distance 127 kilometrojn de Brisbano, ĉefurbo de Kvislando. Ĝi estas la dua granda enlanda urbo de Aǔstralio kun 159000 homoj (2009). Ĝia historio datiĝis de 1816. Tiam la brita botanikisto kaj ekspediciisto Allan Cunningham alvenis tien el Brazilo, sed li ne estis rigardata kiel la unua fondinto de la urbo, William Horton havis tiun gloron pro sia konstruado de Reĝa Bova Kapo Hotelo, kiu restas ĝis hodiaǔ. En la 24-a de novembro 1860 nova municipo oficiale fondiĝis laǔ deziroj de lokaj loĝantoj, kaj en 1861 William Henry Groom fariĝis ĝia unua estro. En 1904 Toowoomba estis oficiale deklarita urbo. Podetala komercado, servoj por sano kaj komunumo, fabrikado kaj eduko estas ĉefaj industrioj por dungitoj de Toowoomba, tamen ekspluato de energiaj fontoj en Surat Basin kaj prilaboro de manĝaĵoj estas latenta kresko de la tiea ekonomio.
Toowoomba estas ĉefa eduka centro, tie troviĝas nombroj da lernejoj ŝtataj kaj privataj, ekz. Toowoomba Ŝtata Supera Mezlernejo, Centjara Ŝtata Supera Mezlernejo, Harristown Ŝtata Supera Mezlernejo ktp. Al ĝi ne mankas altlernejoj, interalie Universitato de Suda Kvinslando havas amason da eksterlandaj studentoj. Toowoomba estas bone konata pro la Flora Festo, kiu okazas ĉiujare en septembro, ĝi jam fariĝas tipa simbolo de la tiea kulturo.
Oni nomas Toowoomba ĝardena urbo.
Esperanto-movado
 Membroj de TES dum kunveno en 2010 |
La Esperanto-Societon de Toowoomba (TES) oni fondis en 1970 per Zamenhof-festo en la hejmo de la unua prezidanto s-ino W. HARVEY, kaj baldaŭ sekvis kunvenoj en la Plenaĝula Eduka Centro. Post pluraj jaroj tiu centro ne plu estis havebla, kaj dum jardekoj okazis kunvenoj en la hejmo de membroj. Nun la societo, kun 10 membroj, kunvenas en centro, kie oni helpas rifuĝintojn kaj enmigrantojn. En Aŭstralio tiuj, kiujn Esperanto interesas, ofte estas el aliaj landoj.
Ne ĉiam estas klasoj, sed de tempo al tempo oni instruas. Frua prezidanto, S-ino Jean LEHANE, ne nur instruis en Toowoomba, sed organizis la unuan Aŭstralian Esperantan Somer-Kursaron en januaro 1977. Dum diversaj festivaloj, ekzemple Toowoomba festivalo de lingvoj kaj kulturoj, la societo havas budon kaj informas pri Esperanto.
Membroj vizitis diversajn universalajn kongresojn kaj aliajn internaciajn esperantajn aranĝojn, korespondas eksterlande, kaj ŝatas bonvenigi al Toowoomba esperantistojn el aliaj landoj. Nun (en junio 2011) la membroj preparas sin por la jubilea kongreso de la Aŭstralia Esperanto-Asocio en Adelajdo, kie la unua kongreso okazis en 1911.
Ĝemelaj urboj
 Ĝardeno en granda parko de Toowoomba, Queens-parko |
Toowoomba oficiale ĝemeliĝas kun Wanganui en Nov-Zelando, Takatsuki en Japanio kaj Paju en la suda Koreio. TES tenas kontakton kun Esperanto-Societo en Takatsuki (EST) en Takatsuki. Invitite de EST S-ino Jean Lehane partoprenis Kongreson de Esperantistoj en Kansajo okazinta en 1997 en Takatsuki.
(el Informilo de Ĝemelaj Urboj)
|