Kun granda ĝojo mi partoprenis en aranĝo nomata ''Verda Pekino en la okuloj de eksterlandaj amikoj'', organizita de la Pekina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj. La iniciato komenciĝis en marto 2011 kaj donas eblecojn al eksterlandaj laborantoj en Pekino ricevi instrukciojn kiel fotiĝi kaj partopreni en konkurso pri fotado. La asocio akceptas la fotojn kaj prezentas ilin en konkurso kun ebleco gajni favorajn premiojn.
Laŭ informo en la ekskurso ĉeestis partoprenantoj el pli ol 10 landoj. Nia veturo daŭris unu horon kaj duono kaj veturante ni ĝuis la verdan naturon. Mi rimarkis, ke en la antaŭurbo de Pekino la arboj ne similas al tiuj en la urbocentro de Pekino -- la branĉoj estas pli longaj, preskaŭ atingas la teron kaj sub ili estas agrable promenadi same kiel sub la ombro. Multaj diverskoloraj floroj kaj florarbetoj kaptas mian rigardon, mi ne scias kien unue rigardi, ĉio estas tiel belege.
Mi estis ankaŭ impresita de la altaj rokoj, kovritaj per verdaĵoj -- mi jam estas dek monatoj en Pekino kaj nur kelkfoje pluvetis. En Bulgario ofte pluvegas, precipe printempe kaj en la monatoj julio kaj aŭgusto, sed la arboj sur la rokoj estas velkintaj kaj kun brunaj folioj...
Ni veturis en la tempo, kiam la trafiko estas densa, tamen dank' al sufiĉe vojkoridoroj la vojaĝo estis trankvila kaj agrabla. Alie, en Bulgario por trapasi la straton ni uzas ĉiam kaj nur subpontajn vojojn; en Pekino estas aeraj pontoj, pli ĝuste dirite, ni grimpas per stuparoj sufiĉe alte kaj estas agrable kiam de la ponto rigardas suben aŭtomobiloj, buntaj ĝardenoj kaj verdaj parkoj.
Veturante en la aŭtobuso, ni aŭskultis lecionojn pri fotografio -- s-ro Li Shaojie, fotografo-konsilanto de la arta projekto parolis ĉinlingve kaj s-ro Zhang Wei, redaktoro de Beijing-fotografio kaj ĉef-fotografo de Beijing Daily interpretis en la angla lingvo.
La celo de nia ekskurso estis viziti la lagon Longqingxia en la gubernio Yanqing de Pekino kaj ĝiajn vidindaĵojn.
Nia tagmanĝo okazis en belega restoracio en la gubernio Yanqing. En agrabla internacia medio ni gustumis lokajn bongustaĵojn, interkonatiĝis kaj ŝanĝis opiniojn pri niaj landoj kaj ĉiutaga vivo en Pekino. Post la abunda tagmanĝo ni havis eblecon promenadi en la ĉirkaŭaĵo, fotiĝi kaj ĝui la belegan naturon. Ni ekveturis al la lago Longqingxia, situanta je 11 km. norde de la guberniurbo de Yanqing -- dum la vojaĝo ni ofte renkontis aŭtobusojn, plenajn de turistoj.
En la boato la ĉiceronino rakontis al ni pri la vidindaĵoj en la ĉina kaj angla lingvoj. Rigardante en la lago ofte videblas fiŝoj kaj ni aŭdis informon, ke de tempo al tempo budhisma asocio donacas fiŝojn al la lago; nur rigardi ilin por plezuro, oni ne permesas fiŝkapti ĉi tie.
Lonqing-defilejo estas vizitinda loko -- ĝi amuziĝas la vizitantojn per brilantaj koloroj printempe, bloveta, refreŝiga kaj milda brizo somere, diverskoloraj folioj aŭtune kaj belega neĝa pejzaĝo vintre; ĝi estas fama kun siaj verdaj altaĵoj kaj pura akvo. En la gubernio Longqingxia estas pli ol 30 vidindaĵoj. La turistaj ekipaĵoj inkluzivas hotelojn, restoraciojn kaj amuzeojn. Per lifto ni atingis supren, kie troviĝas du famaj temploj -- Jingang-Templo kaj Shenxian-Templo. Por reiri suben ni trapasis ''verdan'' tunelon, ĝiaj du flankoj estis kovritaj per artefaritaj verdaĵoj, necesas tuŝi ilin mane por ekscii, ke ne estas veraj.
Posttagmeze ni vizitis sportan komplekson -- post refreŝigo per trinkaĵoj kaj manĝaldonaĵoj ni vizitis la ĉevalejon. Ĉi tie estas je dispono instrukciistoj kaj ĉevaloj, multaj ĵokeoj alvenas por ferii. Kompreneble, ni promenadis en la ĉevalejo kaj fotiĝis.
Vera plezuro estis nia vizito al la Yeya-lago, fama kiel Lago de la sovaĝaj anasoj. La lago estis proklamita kiel natura rezervejo en decembro 2000. Ĝi havas surfacon de 6873 hektaroj. Laŭ oficiala statistiko en la rezervejo estas pli ol 150 specoj da birdoj de la unua kaj dua klasoj de protektado. En la lago estas kanejo, bona loko por ripozo kaj plimultigo de anasoj. La anasoj estas tre amikemaj, ili tute ne estas timemaj kaj trankvile promenadas ĉe ni surtere.
La ekskurso estis bonege organizita, ni havis mirindan kaj neforgeseblan tagon, kiun mi certe neniam forgesos. Ni ĝuis la verdan belecon de la antaŭurbo de Pekino kaj la lago Longqingxia kaj iliajn vidindaĵojn.
Mi estas dankema al la organizantoj de la aranĝo; ĉinoj vere scias kiel protekti siajn naturajn vidindaĵojn kaj montri ilin al la multnombraj gastoj.
Vere mirinda, neripetebla kaj vizitinda lando estas Ĉinio.