Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Lernu en Esperanto en la Internacia Universitato, Karlovo, Bulgario
2011-07-06

    La Internacia Universitato Karlovo, AIS-klerigejo akceptas studentojn kaj specialiĝantojn por la studadjaro 2011/2012 por ĉiutaga/ĉeesta studado kaj ankaŭ por reta/eksterĉeesta studado kaj specialiĝo.

 

    La studado kaj la specialiĝo estas universitat-nivela, surbaze de la studad-programoj de bulgaraj universitatoj kaj la Regularo de AIS. Rajtas gvidi kursojn kaj instrui nur universitataj profesoroj kaj docentoj.

 

    La oficiala lingvo de studado estas Esperanto.

 

    La jara studkotizo por ĉeesta fako estas 400 eŭroj, por reta studfako 250 eŭroj. La plej diligentaj studentoj povas ricevi stipendiojn. En la komenco de la studado/specialiĝo ĉiu studento rajtas studi SENPAGE la bulgaran lingvon, kaj tio donos al li eblecon daŭrigi la studadon en ŝtata universitato de Bulgario kaj akiri ankaŭ ŝtatan diplomon.

 

    Samfamiliaj aliĝantoj ĝuas rabaton por la studkotizo kaj loĝado.

 

    La loĝado en studentaj domoj kostas 100 eŭrojn monate. Pri la nutrado ĉiu zorgas mem, sed en Bulgario ĝi estas malmultekosta. La studentoj/specialiĝuloj povas manĝi en la universitata bufedo, mem kuiri en la studenta domo, aŭ manĝi en malmultekostaj manĝejoj.

 

    Bazaj studadfakoj kaj fakoj por specialiĝo: Turismio, ekonomiko, kaj gvidado de turismaj firmaoj, komerco, ĵurnalistiko, administrado, librotenado, informadiko.

 

    Kromaj studadfakoj kaj fakoj por specialiĝo: Komputila tekniko, internacia patenta juro, scienc-teknika informado, turisma animado, organizado kaj gvidado de hoteloj kaj restoracioj, ekskursgvidado.

 

    Post la sukcesa fino de la studado, la studentoj ricevos AIS-diplomojn por bakalaŭro kaj magistro kaj ankaŭ (post libervola aldona SENPAGA studado/specialiĝo) surbaze de la ŝtata licenco n-ro 201012879 ŝtate agnoskitajn dokumentojn, validigeblajn en EU pri la jenaj profesioj:

    - komerca reprezentanto (341040),

    - librotenisto (344030),

    - gvidanto de oficejo (346010),

    - komputila programisto (481020),

    - teknikisto de komputila tekniko (523050),

    - hoteladministristo (8110101),

    - kuiristo (811070),

    - organizanto de turisma priservado kaj vojaĝagentejoj (812010),

    - turisma ĉiĉerono (812030),

    - animanto de la turisma agado (812040)

 

    Aĝlimo de ontaj studentoj aŭ specialiĝuloj: 18-65 jaraĝaj.

 

    Tiuj, kiuj bezonos bulgarajn vizojn ricevos invitleterojn por la studadvizoj.

   

    ------

 

    ADRESO por informoj kaj aliĝo (preferinde rete):

 

    Akademio Internacia de la Sciencoj / AIS / San Marino, Internacia Universitato Karlovo, AIS-klerigejo,

 

    pk 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

 

    Mobiltelefono: +359-885056469

 

    E-mail: leonov@rozabg.com

 

    Uzu la okazon studi kaj specialiĝi en internacia, amika medio uzonte Esperanton kiel studad- kaj kontakt-lingvon! Ni atendas Vin en Karlovo!

 

    Prof. Boĵidar Leonov

    rektoro

    leonov@rozabg.com

 

(el http://www.eventoj.hu)

Redaktoro: Li Jianhua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng