2011-07-06
 Vizitantoj en la ekspozicio |
La 5-an de julio de la jaro 2011 okazis la grandskala speciala ekspozicio de tibetaj antikvaj objektoj nomata "Sankta Tibeto — la trezoro plej proksima al la ĉielo" en la Henan-a Muzeo en Zhengzhou, ĉefurbo de Henan-provinco en meza Ĉinio.
La ekspozicio elmontras 127 rarajn antikvajn objektojn de Tibeto, inkluzive de statuoj, budhismaj sutroj, Thang-ga* kaj raraj iloj, kiuj estas konservitaj de diferencaj institucioj. Laŭdire, la ekspozicio daŭros ĝis la 5-a de septembro.
--------------------------------
* Tangka, (prononca interpretado de la tibeta lingvo) estas pentro kun tibeta kultura apartaĵo kaj kolora rulpentraĵo aŭ brodita sur ŝtofo kaj silkaĵo aŭ pentrita sur papero.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua
|