Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Definitiva programo TAKE/BKE/BEJK 2011
2011-07-06

 

    Ni havas la plezuron diskonigi la definitivan programon de nia triobla aranĝo en Sao Paulo, Brazilo, kiu okazos inter la 9-a kaj la 14-a de Julio 2011.

 

    Karese nomata de LKK "Kongresego", ĝi konsistas el la samtempa kaj samloka okazigo de

    - la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto (de la Amerika Komisiono de UEA)

    - la 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (de la Brazila Esperanto-Ligo)

    - la 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (de BEJO)

 

    Ĉiu kongresano estas libera por viziti la programon de la aliaj kongresoj.

 

    La 30-an de junio estis jam 391 aliĝintoj, 339 el ĉiuj regionoj de Brazilo kaj 52 el 16 aliaj landoj.

 

    Dum la kongreso okazos KER-ekzamenoj, la Unua Esperanta Kinofestivalo "Filmoj sen Limoj", kursoj en la densa programo, kun vasta serio de prelegoj, kiujn faros 56 (!) kongresanoj.

 

    Konsultu ĝin - kaj se vi estas kongresano antaŭplanu viajn elektojn - ĉe

http://bit.ly/TAKE2011.

 

(LKK-TAKE/BKE/BEJK 2011)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng