Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Kongresejo de la 96a UK
2011-07-06

 

    Konsiderata kiel "la plej bela foira centro de Eŭropo", Bella Centro estas vasta, grandioza kaj tre moderna centro, ekipita per la plej modernaj dezajno kaj teknologio.

 

    Ĝi konsistas el 121,800 klimatizitaj m2 kaj salonoj por 20,000 personoj. Pere de la metroo la centro situas nur 5 minutojn for de la Internacia Flughaveno de Kopenhago kaj 10 minutojn for de la urbocentro.

 

    Bella Centro konscias pri la grava rolo de CO2-reduktado kaj decidis redukti ĝin je 20% ĝis 2010. Tio signifas ke oni i. a. preferas uzi danajn produktojn, blankan viandon kaj vegetaran manĝaĵon anstataŭ ruĝan viandon.

 

    En majo 2011 ekfunkcios nova kvarstela hotelo Bella Sky tuj apud Bella Centro. Ĝi estos la plej granda kaj ankaŭ plej bela hotelo de Skandinavio kun siaj du turoj altaj je 76.5 m. kaj kun 814 ĉambroj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng