Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Sukcesa lernojaro
2011-07-07

    Sukcesan lernojaron ni finis en la Esperanto-urbo: en 3 lernejoj dekoj de lernantoj en la aĝo de 7-17 jaroj konatiĝis kun Esperanto, lernis la lingvon en fakultativa formo kun la helpo de volontulaj instruistoj Zsófia Kóródy, Otto Kern kaj Ewa Kukielka. Ni dankas al la multaj -- en kaj eksterlandaj -- vizitantoj, kiuj per sinprezentoj, rakontoj, kulturaj informoj, vivspertoj, prezentadoj, ktp., kontribuis al la lecionoj, instigis al lernado, helpis la lingvan evoluon de la lernantoj.

 

    Ni partoprenis en kelkaj lokaj kaj internaciaj projektoj, ekhavis novajn korespondajn partnerojn, geamikojn kaj ĉeestis Esperanto-festojn, kunvenojn. Bona novaĵo estas, ke dank' al sponsoroj, 4 lernantoj povos partopreni en la Infana Kongreseto en Danlando.

 

    Kore ni salutas ĉiujn gekolegojn, geamikojn kaj deziras ripozadon, belan, agrablan someran ferion!

 

    Sube estas fotoj pri la sukcesa lernojaro!

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 
 
 
 
 
 
 
 
 

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng