2011-07-07 Dum la tradicia merkreda klubkunveno ekestis vere internacia rondo kun 18 membroj: klubanoj kaj vizitantoj el Pollando, Koreio kaj Italio. En la Interkultura Centro Herzberg kaj la Germana Esperanto-Centro ĉiusemajne kunvenadas amikaro el Herzberg, el najbaraj urboj, vilaĝoj kaj oftas gastoj el foraj lokoj kaj el eksterlando. Esperanto ludas vere gravan rolon kiel internacia komunikilo kaj helpas krei bonajn amikajn rilatojn, bonfarton, harmonian kunagadon. Aparte ni salutas nian staĝanton, Nepre el Koreio kaj honoran gaston, Gian Carlo Fighiera el Italio.
Dum la klubkunvenoj nuntempe unu el la ĉeftemoj estas la organizado de festotagoj, programoj okaze de la baldaŭa 5-jara jubileo de Herzberg kiel la Esperanto-urbo.
La provizora programo
5-jara jubileo "Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo"
Eta festprogramo: 09.07.2011 – 12.07.2011
5-jähriges Jubiläum "Herzberg am Harz – die Esperanto-Stadt"
Kleines Festprogramm 09.07.2011 – 12.07.2011
09.07.2011 (Sa) Festo en la Parko (Domeyer-Park)
14:00 h
- Esperanto-informtablo
- Kantado: Ralph Glomp el Hamburgo
- Esperanto-koruso sub gvido de Otto Kern
- Lingvo-ludoj
10.07.2011 (Di/So)
10:30 h Renkontejo: Zamenhof-Monumento (Treffpunkt: Zamenhof-Denkmal)
Rondirado /ĉiĉeronado tra la urbo sur "Esperanto-itineroj"
(Rundgang durch die Stadt auf "Esperanto-Spuren")
Eble posttagmeze al la Esperanto-ĉambro en la kastela muzeo
11.07.2011 (Lu/Mo) Tago de la Malfermita
Pordo en ICH
11:00 h – 18:00 h
(Tag der Offenen Tur im Esperanto-Centro,
Grubenhagenstr. 6)
16:00 h Kafo kaj Kuko (Kaffee und Kuchen)
16:00 h -18:00 h Retsalutoj, ekz. per Skype
12.07.2011 (Ma/Di)
11:00 h Solena Horo en la Kavalira Salono de la Kastelo Herzberg
Feierstunde im Rittersaal des Schlosses Herzberg
Prelego urbestro Gerhard Walter
Prelegeto Peter Zilvar (Esperanto-Centro)
Einweihung des verschonerten "Esperanto-Raums"
mit neuer Sonderausstellung "Weltliteratur in Esperanto"
Solena inaŭguro de la plibeligita "Esperanto-ĉambro" en la kastelo
Krome: Naskiĝtaga Torto kaj bulkoj kaj ŝaŭmvino
Sube esstas kelkaj bildoj pri la vigla internacia kluba vivo.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 Kelkaj el ĉiumerkreda vizitantaro |
|
 Gian Carlo Fighiera el Italio kaj Nepre el Koreio kun polaj kaj germanaj geamikoj, klubanoj, helpantoj en la ICH-domo |
|
 Oftas kromaj kunvenoj, komunaj festoj, babilado, lingvo-ekzercado en amika rondo |
|
 Atendas nin festtablo por saluti klubanon okaze de naskiĝtago |
|
 Memfaritaj pladoj bongustas ĉe la gastama familio |
|
 La subtegmenta seminaria ĉambro estas la regula kunvenejo de klubanoj, geamikoj kaj vizitantoj |
|
 Se belas la vetero, ni preferas sidadi en la ĝardena pavilono. |
|