Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Studu kaj laboru -- novaj studeblecoj en Bydgoszcz (Pollando)
2011-07-07

 

 

    Nun ni ricevis novajn studadeblecojn en Bydgoszcz. Studantoj ĉe la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) en Bydgoszcz, kiuj bone konas Esperanton, havos eblecon perlabori monon por sia studado, vivkostoj en Bydgoszcz kaj eksterlandajn praktikojn. ISTK -- studaj kotizoj estas 350 EUR ĝis 31.07.2011 kaj poste 400 EUR. Eblos ankaŭ samtempe studi ĉe la Ekonomia Universitato en Bydgoszcz (WSG). Tiucele aliĝinte al ISTK-studado kaj paginte 350 aŭ 400 EUR eblas ankaŭ ricevi invitilon -- konfirmon por pola vizo de la Ekonomia Universitato, kiu ebligos ricevi ankaŭ vizon -- restadkarton ebligantan akiri laborpermeson en Pollando. En la Ekonomia Universitato eblas studi en 18 fakoj kun 50 specialecoj en la pola lingvo aŭ en kelkaj fakoj en la angla kaj rusa lingvoj. La tutjaraj studaj kotizoj de 16.09.2011- 31.05.2012 ĉe la Ekonomia Universitato en Bydgoszcz estas 1000 EUR por studado en la pola lingvo aŭ 2000 EUR por studado en la angla kaj rusa lingvoj. Tiuj aldonaj kotizoj de la Ekonomia Universitato estas pagendaj post la alveno al Bydgoszcz septembre 2011.

 

    Informoj: Centro de konstanta edukado en Bydgoszcz -- http://www.esperanto-studium.za.pl http://www.esperanto.bydgoszcz.eu

 

    e-poŝto: stud-esperanto@wp.pl stud@esperanto.bydgoszcz.eu.

 

(El stud@esperanto.bydgoszcz.eu)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng