2011-07-07
 Reguligo de fluo ĉe la akvorezervejo Xiaolangdi |
La 5an de julio la akvorezervejo Xiaolangdi en Jiyuan, Henan-provinco, komencis pligrandigi la ellasan fluon. La akvo rapidege fluas kun granda kvanto da sablo el la akvorezervejo. Ĉijare fluo-reguligo de la Flava Rivero komenciĝis de la 19a de junio. La reguligo estas efektivigata per pligrandigo de fluo de la ŝtupaj akvorezervejoj Wanjiazhai, Sanmenxia kaj Xiaolangdi kaj celas ellasi sedimentan sablon.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|