Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Bitlibroj de la eldonejo Mondial en Esperanto...
2011-07-07

    En la retejo http://bitlibroj.com estas troveblaj, provlegeblaj kaj aĉeteblaj nun 21 bitlibroj en Esperanto!

 

    La libroj kun refluanta teksto estas legeblaj ne nur sur grandaj komputil-ekranoj kaj sur komputilaj tabuletoj, sed ankaŭ sur la legiloj Sony Reader kaj Nook kaj sur inteligentaj poŝtelefonoj (iPhone, Android) kun la programeto "Google Books" - ja la bitlibrejo de la eldonejo Mondial en Novjorko estas parto de la bitlibraj ofertoj de Guglo (Google eBooks).

 

    La bitlibroj de Mondial estas aĉeteblaj dume nur en Usono. En aliaj landoj, vi tamen povas vidi ekzemplajn paĝojn (20 % de la libro). Ni forte esperas ke Guglo tre baldaŭ malfermos sian bitlibran vendejon por la tuta mondo! Por legi bitlibron sur telefono, elŝutu la programon (app) Google Books!

 

(Kontribuo de J. Camacho)

Redaktoro: Li Jianhua

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng