2011-07-07
 Kim Yu-Na (la dua de maldekstre), figura ambasadoro por la Pyeongchang-a invito de la Vintraj Olimpikoj de 2018, kaj la monda ĉampioneco de arta sketado, helpas Pyeongchang en peticiado de la gastiga rajto de la Vintraj Olimpikoj de 2018. |
Je la 23-a horo de la 6-a de julio en la jaro 2011 laŭ la pekina tempo, s-ro Jacques Roge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, anoncis, ke Pyeongchang gastigos la Vintrajn Olimpikojn de 2018, venkinte la 2 rivalojn — Munkeno el Germanio kaj Annecy el Francio.
Antaŭ tio, Pyeongchang dufoje faris peticion por gastigi la Vintrajn Olimpikojn, sed malsukcesis. Pro la senĉesa klopodo, Pyeongchang finfine sukcesis en la tria peticiado kaj gajnis la gastigan rajton de la Vintraj Olimpikoj de 2018.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Li Jianhua
|