Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉ. duono de francoj ne vojaĝos por feriado en tiu ĉi somero
2011-07-08

 

    Laŭ la raporto farita de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo el Strasburgo, Francio, en la kvara de julio, ĉ. duono de francoj ne vojaĝos por feriado en tiu ĉi somero, pro ekonomia kaŭzo, dume, la unuaj feriantoj jam iris al la feriado en la pasinta semajnfino.

 

    Laŭ sondado publikigita lunde de la radio France Info (Informoj el Francio) kaj la 20-minuta ĵurnalo ĉiutaga, 45% de francoj diris, ke ili ne vojaĝos por feriado en tiu ĉi somero, kaj la plejparto de ili citis mankon de financaj rimedoj aŭ bezonon de ekonomia ŝparado.

 

    Tiu ĉi sondado konfirmis, ke francoj ne havas rimedojn vojaĝi por feriado, kaj ke la influo de la ekonomia krizo kaj tiu de financaj malfaciloj estas evidentaj, montris la radio France Info.

 

    Efektive, inter tiuj (je 55% de la totala loĝantaro de Francio) kiuj vojaĝas por feriado, la lukso estas malproksima de la redevuo.

 

    Tiu ĉi sondado montras ankaŭ, ke jam, 11% de la feriantoj esprimis, ke ili volas limigi siajn elspezojn.

 

    La plejparto de familioj elektis ankaŭ malkarajn sidejojn: 33% preferas resti hejme, 14% elektas feriadi sub libera ĉielo kaj 9% ĉe amikoj.

 

(el http://french.news.cn/environnement/)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng