2011-07-08
 Sunenergiaj fotovoltaecaj elektro-produktaj plataroj |
En la 5-a de julio la unuaperioda konstruo de la sunenergia fotovoltaeca elektrejo en Xigaze de Tibeto estis plenumita kaj ekfunkciis post kunligiĝo kun la tibeta elektroenergia reto.
La elektrejo, kun jara produkto-kvanto je 20.23 milionoj da kWh., kontentigas elektro-bezonon por 100 mil familioj de kamparanoj kaj paŝtistoj en la urbo Xigaze. Tio povas ne nur multe plibonigi la situacion de manko de elektro-provizado kaj tiun de malstabileco de voltaro en la regiono, sed ankaŭ ŝpari 9 mil tunojn da karbo ĉiujare, redukti varmo-doman efikon kaj ellason de karbona dioksido je 17820 tunoj. Ĝi funkcias kiel la plej granda sunenergia fotovoltaeca elektrejo en la nuna Tibeto.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|