2011-07-08
 La pentraĵo Kapo de Virino, farita de Pablo Picasso |
La 6an de julio usona polico anoncis, ke marde laŭ la okcident-usona tempo, iu viro iris en Galerion de San-Francisko kaj rabis krajono-pentraĵon faritan de Pablo Picasso, kaj forveturis per taksio atendanta ekster la galerio. La polico komencis enketon pri la kazo.
La galerio diris, ke la pentraĵo Kapo de Virino, pentrita de Pablo Picasso en 1965, estas altvalora. La polico alvokis, ke la popolo atentu, ĉu oni vendas la pentraĵon, kaj liveru al ĝi indikaĵon.
(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)
|