2011-07-08
La 8-an de julio ĉeestis du ŝipoj el la 9-a eskortŝiparo de la Ĉina Mararmeo la 3-an Internacian Defendan Ekspozicion (IDE), okazantan en Brunejo. Tio estis la unua fojo, ke eskortŝiparo de la Ĉina Mararmeo ĉeestis la IDE-n.
Pli ol 100 kompanioj de militaj produktoj el 30 landoj inkluzive de Usono, Britio, Franco kaj Japanio ĉeestis la ekspozicion. Krom koncernaj materialoj kaj modeloj, ekspoziciiĝis ankaŭ militaj objektoj. Aviadiloj kaj veturiloj de Usono, Svisio kaj Japanio faris aeran akrobataĵon kaj trakampan prezentadon.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|