Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Raporto el la krakova ALTE-konferenco
2011-07-11

 

    Ĉi-jare la bela historia pola urbo Krakovo (kiu estas bone konata por esperantistoj, i.a. pro la ILEI-konferenco en 2009) gastigis la 4-an internacian konferencon de ALTE (Asocio de Lingvotestistoj) de la 7-a ĝis la 9-a de julio 2011 en la Jagelona Universitato. La ĉefa temo estis la "Efiko de la lingvaj kadroj por la taksado, lernado kaj instruado: politikoj, proceduroj kaj defioj". Inter la temoj estis la taksado de diversaj instrusituacioj de la kutimaj klasĉambraj ĝis la instruado de migrantoj. Emfazita estis ankaŭ tio, ke la uzceloj devas la kadrojn plenigi per aktuala materialo. Temis ankaŭ pri la pli vasta konsidero de la lingvouzo, socia kaj kultura flankoj de la lingvoj.

 

    UEA, membro de ALTE, estis reprezentata fare de Ilona Koutny, kiu prezentis perhelpe de kune pretigita afiŝo (Renato Corsetti, Angela Tellier, Katalin Kovats, Zsofia Korody kaj la grafikisto Francisco Veuthey) la agadon de Esperanto-instruistoj: "Efiko de la Eŭropaj Lingvaj kadroj sur la instruado kaj taksado de Esperanto". Aperis rezultoj de KER-ekzamenoj, sed la atingojn de la lasta sesio, okazigita en Madrido kaj en Braziljo eblis nur buŝe aldoni.

 

    Pri la afiŝo vi povas legi kaj ĝin vidi en nia pli frua anonco: http://edukado.net/novajhoj?id=143.

 

(Laŭ la raporto de Ilona Koutny)

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng