Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio establis diplomatian rilaton kun la Suda Sudano
2011-07-11

 

 

    Sabate, en la 9-a de julio, Ĉinio anoncis, ke ĝi agnoskis la Respublikon de la Suda Sudano kaj establis diplomatian rilaton kun tiu ĉi lando.

 

    "La Respubliko de la Suda Sudano estis fondita en la 9-a de julio. La registaro de la Ĉina Popola Respubliko anoncis, ke ĝi agnoskis la landon kaj establis ambasadoro-nivelan diplomatian rilaton kun la Suda Sudano de nun." tion diris Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio en iu skriba deklaracio.

 

    Hong Lei diris, ke la ĉina registaro volas disvolvi amikan kunlaboron kun la Suda Sudano en diversaj kampoj sur la bazo de la Kvin Principoj de Paca Kunekzisto.

 

    La ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi jam sendis dimanĉe, en la 10-a de julio, mesaĝon al Deng Alor Kuol, eksterafera ministro de la Suda Sudano, por anonci la agnoskon de Ĉinio.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng