Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Nova eldono de furora lernolibro
2011-07-11

    Ĝi havas pli ol kvardek jarojn, sed ĝia originala didaktika formulo restas daŭre aktuala, kun miloj da ekzempleroj venditaj. Temas pri "Paŝoj al plena posedo" de William Auld, interalie rekomendinda por prepari sin al B.2-nivela lingvotestado, laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.

 

    Reviziite kaj grafike modernigite fare de LF-koop en 2001, la elĉerpita eldono estos baldaŭ sekvata de nova, ĉiam zorge de Kooperativo de Literatura Foiro. Ĝi gardos la aranĝon siatempe aprobitan de la aŭtoro, sed enhavos pliajn rubrikojn por orientiĝi en la lingvotestado.

 

    "Paŝoj al plena posedo" ree proponos la bildojn de Pepo, la simpatia papago desegnita de Martin Markarian: eble la plej sukcesa heroo en la Esperanta komiksa literaturo de la lastaj jardekoj.

 

    Antaŭmendojn oni povas jam adresi al LF-koop, CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds, rete /font>esperantio.net>; aŭ tra nia redakcio.

 

(El esperantio.net)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng