Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto en la tradukmaŝinoj de la Eŭropa Komisiono
2011-07-11

    Ni ekuzis la traduksistemon lanĉitan kadre de la Eŭropa Komisiono ĉe http://itranslate4.eu, (tio angle prononciĝas kiel "I translate for EU" [Mi tradukas por la Eŭropa Unio]).

 

    La sistemo celas aŭtomatan tradukadon inter ĉiuj EU-aj lingvoj. Sed mirinda fakto estas, ke Esperanto estas inter la elekteblaj lingvoj, kvankam ĝi nenie estas menciata en la tekstoj.

 

    La sistemo estas/os senpage uzebla. Laŭ nia kompreno oni petas la uzantojn informi pri la kvalito de la tradukaĵoj liveritaj de la diversaj, apartaj kunlaborantaj tradukmaŝinoj. Ankaŭ eblas proponi propran tradukon. Ni jam plurfoje faris tion.

 

    Ni kredas, ke gravas por Esperanto uzi tiun sistemon kaj la eble plej multe indiki sian preferon klakante sur la steleton apud la plej taŭga tradukaĵo.

 

    Ni esperas, ke multaj esperantistoj kunlaboros proponante pli precizan Esperantan kaj nacilingvan tekstojn. Tiele ni montru al la EU-aj instancoj, ke Esperanto estas uzata en la Unio. Samtempe ni tiele kuraĝigu kaj subtenu la homojn, kiuj programis la tradukadon el kaj al Esperanto.

 

Leo De Cooman (Belgio) kaj Ludoviko Molnár (Hungario)

(El NSiR)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng