2011-07-11
Internacia jamboreo (tendumado) kun uzo de Esperanto kiel pontlingvo -- estas la ĉefa ideo, kiun diskutis kaj prilaboris la partoprenantoj de la seminario pri interorganiza kunlaboro, organizita maje de la Skolta Esperanto-Ligo kaj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en la sidejo de la Pola Skolta Asocio (ZHP) en Varsovio. La aranĝon partoprenis 25 homoj el 15 landoj, de Venezuelo kaj Meksikio ĝis Ukrainio.
Unue ĉiuj partoprenantoj prezentis sian ĝisnunan landan aŭ internacian agadon, poste kune skizis planon por aplikado de Esperanto en la skolta movado kaj fine dividis unuajn taskojn por la preparo de la venonta internacia geskolta tendaro kun uzo de Esperanto.
Interesa programero de la kvintaga seminario estis renkontiĝo kun la Internacia Komisiito de ZHP. Oni ankaŭ partoprenis la urban ludon pri famaj esperantistoj, kiun preparis skoltoj de alia pola skolta organizo ZHR, kaj vizitis Sciencan Piknikon, kie varsoviaj esperantistoj popularigis la lingvon.
La seminario, dum kiu du organizoj lernis pli bone koni unu la alian, uzante Esperanton kiel laborlingvon, estas parto de la reaktiviga kampanjo de la Skolta Esperanto-Ligo. Ĝian organizadon ebligis subvencio de la Eŭropa Junulara Fonduso de la Konsilio de Eŭropo.
Por pliaj informoj bonvolu kontakti sel@scoutnet.org.
(El NSiR)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|