2011-07-11
 Mànuel (Emanuele Rovere) |
Tiu prezento sursceniĝas trifoje : vendrede, la 22-an de julio, lunde, la 25-an de julio kaj dimanĉe, la 31-an de julio 2011. Invitatas ĉiuj spektantoj, esperantistoj aŭ ne. Komenco je la 20-a horo 30. Bileto: 5 € (subteno 10 €). Disko kun karaoke - versio aĉetebla surloke.
Originale verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj el la itala aŭ angla, la kantoj de Mànuel rakontas pri nia socio, la vivo kaj la amoj de la homoj. Mànuel plenumas siajn kantojn -- neformale en amikaj rondoj kaj por infanoj - akompane de sia gitaro. Ekde kelkaj jaroj Mànuel prezentas sin en E- kongresoj kaj klubaj renkontiĝoj en pluraj landoj. En koncertoj li kantas sen gitara akompano, aŭ kun orkestro aŭ sur la kompletaj muzikbazoj de sia disko.
La enspezo de ĉiuj venditaj KD-oj de Mànuel estas favore al la blindaj infanoj en Kongujo (Organizo EVIDENTE) .
( Mànuel ĵus revenis el tre sukcesa Pollanda turneo -- Mielno, Wagrowiec, Malbork kaj muzikos la 29-an de julio dum la Universala Kongreso en Kopenhago).
(El gresillon.org)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|