Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Forumo pri dezerto okazis en Interna Mongolio
2011-07-11

 

    La 9an de julio okazis en Sepstela Lago, centra regiono de la dezerto Hobq, Ordos, Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, la Hobq-a Internacia Forumo pri Dezerto kun la temo "dezerto, teknologio kaj nova ekonomio".

 

    La inaŭguron prezidis Wan Gang, ministro pri scienco kaj teknologio kaj vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj en ĝi ĉeestis Huang Mengfu, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj Dong Jianhua, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Parolis John Bruton, eksa ĉefministro de Irlando, Lee Soo Sung, eksa ĉefministro de la Korea Respubliko, kaj Mohan Munasinghe, vicprezidanto de la Interregistara Panelo pri Klimata Ŝanĝo. Ĉinaj kaj eksterlandaj ekspertoj kaj respondeculoj de koncernaj departementoj entute pli ol 200 homoj ĉeestis en la forumo.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng