Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Raporteto pri la 70a Hispana Kongreso de Esperanto
2011-07-11


Hora kvaropo Sinkopo 

 

    Mi partoprenis la 70-an Hispanan Kongreson de Esperanto, kiu okazis en San Lorenzo de El Escorial (apud Madrido) de la 28-a de junio ĝis la 2-a de julio 2011, sufiĉe longa kongreso en bela kaj impona urbo.

 

    El la bunta programo elstaris tri altnivelaj atelieroj gvidataj de kleregaj homoj: Jorge Camacho gvidis poezian atelieron kie, kaj per siaj propraj poemoj kaj per aliulaj verkoj, li klarigis al ni la poezian esencon. Taŭga komplemento de tiu kurso estis la deklamada ateliero de Miguel Fernández. Tiukaze la vidpunkto transiris el la verkista flanko al la deklamista parto de la afero. Kaj tria ateliero, kiu kunigis prozon kaj poezion, estis la traduka ateliero gvidata de Antonio Valén. Aldoniĝis al la tre saĝaj klarigoj de la gvidantoj la interesegaj komentoj de la partoprenantoj, ĉefe, ĉar tiuj gvidantoj ankaŭ partoprenis kiel "lernantoj" la aliajn atelierojn. Do imagu, kio povas esti sidi ĉe Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj aliaj fakuloj kiel Liven Dek en la traduka ateliero de Antonio Valén!

 

    Estis ankaŭ kelkaj interesaj prelegoj, kiujn mi povis ĉeesti: José María Salguero (Kani) kaj Andy Hernández prelegis pri Vikipedio, Pedro Hernández pri Mongolio, kaj Ana Manero prezentis la interesegan projekton Bitoteko (pri enretigado de esperantaj dokumentoj kaj libroj). Nova formo de prelegado, peĉakuĉo, permesis fari 7 sinsekvajn prelegojn en malpli ol unu horo. Bedaŭrinde, tiu formato estas tro rigida (20 bildoj, kiuj daŭras 20 sekundojn) kaj iomete streĉiga kaj por la prelegantoj kaj por la ĉeestantoj. Mi komprenas, ke la celo estas, ke la prelegantoj ne longigu la aferon, sed estus pli bone se oni donis pli da libereco al la parolanto kadre de la maksimuma tempo.

 

    Vespere oni havis ankaŭ buntajn aferojn: teatraĵo de Georgo Handzlik, filmo, kaj koncertoj (la ĥora kvaropo Sinkopo, Georgo Handzlik kaj Kimo).

 

    Okazis kurso por komencantoj, KER ekzamenoj kaj prelego en la hispana pri Esperanto por la vilaĝanoj.

 

    La ĉefa aranĝo estis la interesega debato inter Renato Corsetti kaj Georgo Camacho pri lingvo kaj movado tre bone moderigita de Toño del Barrio. Tiu debato, kaj ankaŭ multaj aliaj prelegoj, estis rekte elsenditaj rete.

 

    Mi mallonge (kaj sufiĉe malbone) prezentis la venontan Katalunan Kongreson de Esperanto kaj la Muzeon de Esperanto de Subirats kadre de la publika prezentado de asocioj kaj eventoj.

 

    En la malpli pozitiva flanko oni rimarkis, ke la partoprenantoj estis malmultaj, nur kvindeko da homoj (plejparte hispanaj viraj mezaĝuloj), kaj ke la kongresa temo, Esperanto 3.0 E-agado en la 21-a jc., ne estis sufiĉe videbla kaj fakte ĝi ne rolis kiel konduka fadeno de la kongreso. Mi ne scias ĉu estas necese, ke ĉiu kongreso havu temon, ĉefe kiam la plejparto el la eventoj ne havas rilaton al ĝi.

 

    Kiel kutime, kunmanĝado kaj bierumado estis unu el la plej gravaj partoj de la kongreso, kaj la fakto, ke estis malmultaj homoj, fakte permesis bonan interkonatiĝon inter ĉiuj gekongresanoj.

 

Kontribuo de Viktoro Solé (el Katalunio)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng