2011-07-11
 Nanao-ponto surkonstruata. |
Ĝis la 8-a de julio jam finiĝis la konstruado de ŝtaltubaj fostoj kaj ŝarĝoportaj platformoj de Nan'ao-ponto en Guangdong-provinco. La konstruado de 120 pilieroj de la ponto plajparte finiĝis. Se estas glate oni povas kunligi la du partojn de la ponto en la fino de 2011.
Nan'ao-ponto longas 11.08 kilometrojn kaj oni investos 1.2 miliardojn da juanoj en la konstruado. Laŭplane la ponto estos malfermita al la trafiko en 2012. Nan'ao-gubernio estas la sola insulo de Guangdong, kaj post kompleta konstruado, Nan'ao-ponto povos solvi la trafikan problemon inter la insulo kaj la landinterno.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|