2011-07-11
La 17-an de julio oni okazigis en Ĉikago seminarion kaj ekspozicion pri ĉinaj kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj por celebri la Revolucion de Ĉinio en 1911 alinomata per Xinhai-revolucion.
Gvidantoj de la lokaj ĉinaj societoj kaj reprezentantoj de la elmigrintaj ĉinoj partoprenis en la seminario.
Yang Guoqiang, ĉina ĝenerala konsulo en Ĉikago diris en la ceremonio: "La Xinhai-revolucio, kiu renversis Qing-dinastion, finis la longan feŭdan sistemon en Ĉinio kaj malfermis la pordon de demokratio en la lando. La revolucio estas mejloŝtono en la ĉina historio."
Li diris, ke la gvidanto de la revolucio, doktoro Sun Yat-sen antaŭenpuŝis la revolucian aktivadon en Ĉikago en 1910 kaj organizis aktivadojn en Denver, kiam la Ribelo en Wuchang okazis en 1911.
La seminario kaj ekspozicio estas kune organizita de la ĉikaga filio de la Ĉina Konsilio por la Antaŭenpuŝo de Paca Reunuigo de Nacioj kaj la Transmara Ĉina Asocio. Lokaj ĉinaj societoj ankaŭ organizis serion da aktivadoj por memori la revolucion.
(Redaktoro: Chen Ji)
|