2011-07-11 Teksto de TIZIANA FOSSATI
Fotoj de GIOVANNI DAMINELLI, IDA BOSSI kaj MARCO POLITI
Grupo de kongresanoj |
De vendredo la 3a ĝis mardo la 7a de Junio 2011, okazis en Santa Giustina, komunumo de la provinco Belluno, ĉe "Centro Papa Luciani", la 25a kongreso de UECI (Unuiĝo Esperantista de italaj katolikoj), al kiu aliĝis entute 59 kongresanoj el diversaj italaj regionoj, sed nur 49 el ili efektive partoprenis kaj aliaj 7 alvenis nur por la jara asembleo de UECI. Aliĝis ankaŭ tri sacerdotoj kiuj certigis la celebron de la ĉiutaga Meso. Bedaŭrinde ankaŭ ĉijare ne povis partopreni nia eklezia asistanto mons-ro Giovanni Balconi, pro siaj gravaj taskoj ĉe la Diocezo de Milano.
En la kongresejo estis je nia dispono, krom la dormoĉambroj, preĝejo kaj granda salono ekipita de ĉiuj modernaj aparatoj por niaj prelegoj.
La partoprenantoj povis ĝui grandan ĝardenon kun buntaj floroj kaj belan vidon sur la ĉirkaŭaj montoj.
Ĉijare la temo de nia kongreso estis:
"Ni atendas novan ĉielon kaj novan teron (2Pet 3,13)".
La kongreso komenciĝis vendredon la 3an de Junio posttagmeze kun la alveno de la kongresanoj, la komuna vespermanĝo kaj la interkona vespero, kiu finiĝis per kompletorio.
La sekva tago, sabato, komenciĝis per la Matenaj Laŭdoj, kaj, post la matenmanĝo, je la naŭa kaj duono, okazis la oficiala malfermo per la saluto de la prezidanto Giovanni Daminelli. Tuj poste sekvis la unua prelego pri la kongresa temo "Ni atendas novan ĉielon kaj novan teron" fare de frato Pierluigi Svaldi.
Poste Ida Bossi prelegis itallingve pri "La kristana Espero". Per simplaj vortoj kaj belaj bildoj la oratorino gvidis la aŭskultantojn en la eltrovo de la espero en la ĉiutaga vivo.
Post la tagmanĝo ŝi pritraktis la kristanan esperon el alia vidpunkto per prelego titolita "Sufero kaj Espero".
 Giovanni Daminelli kaj Ida Bossi |
Poste Daminelli enkondukis la historian flankon de nia temo per resuma kronologio de la eventoj de la itala releviĝo memore al la 150a jariĝo de la nacia unuigo. Tiu temo estis disvolvita de Norma Cescotti kaj de Daminelli mem, kiuj prezentis la biografiojn de du personoj, Cavour kaj Garibaldi, kiuj rolis tre grave por la Unuigo de Italio. La prelegantoj ne nur parolis pri la vivo de la du personoj, sed precipe pri la esperoj, kiujn ili donis al la italaj popoloj, tiutempe ankoraŭ ne unuiĝintaj en unika nacio.
Sekvis la kutima skeĉo de Gianni Conti, ĉijare titolita: "La ĉasisto de nuboj".
Vespere okazis la muzika spektaklo de la kantisto Mànuel (Emanuele Rovere), kiu kantis malnovajn italajn kanzonojn esperantigitajn de li mem. Mànuel disdonis la KD-n de siaj kanzonoj por kolekti monon favore de la neprofitocela organizo "Evidente", kiu kuracas senpage la blindulojn en kelkaj malriĉaj landoj.
 Mànuel |
Dimanĉon matene, post la matenaj laŭdoj kaj la matenmanĝo, okazis la Jara Asembleo de UECI. Laŭ la tagordo, la prezidanto legis la protokolon de la asembleo de la pasinta jaro kaj prezentis la moralan kaj financan raportojn, kiuj, post mallonga pridiskuto, estis unuanime aprobita tiel, kiel estas aprobita ankaŭ la proponita budĝeto por la venonta jaro. Oni decidis kongresi la venontan jaron en Piemonto kaj oni donis al la estraro la taskon trovi la taŭgan lokon. La prezidanto informis la anojn pri la altigo de la poŝtaj tarifoj por la sendado de la revuo Katolika Sento, pro tio, la tipografio akceptis redukti la eldon-nombron de la revuo al 300 ekzempleroj, kondiĉe ricevi la tekston de la revuo jam enpaĝigita. Pro tio nun la prezidanto mem zorgas pri la enpaĝigo.
 |
Posttagmeze okazis ekskurso al Canale d' Agordo kaj al Lago de Allege. Canale d' Agordo estas vilaĝeto, kie naskiĝis Papo Johano Paŭlo la 1a. Lia papado daŭris nur 33 tagojn. Tie ni vizitis la preĝejon, dediĉitan al Johano la Baptisto, kie oni povis admiri la altaron el ligno de la skulptisto Dante Moro. La skulptaĵoj de la altaro prezentas la plej gravajn momentojn de la vivo de la Papo. Tie la skulptisto reprezentis la Papon en la momento, en kiu li donas la mitron al infano. La paroĥestro kaj juna virino parolis pri la vivo de la Papo en la vilaĝeto, rakontis la historion de la preĝejo kaj preĝigis nin antaŭ la statuo de la Papo. Poste ni vizitis la apudan muzeon titolitan al la Papo, kie ni povis spekti mallongan filmon kaj vidi objektojn, dokumentojn kaj bildojn.
 |
Fine ni ekskursis al Lago de Allege ĉe la piedoj de monto Civetta. Ni promenadis sur la stratoj de la vilaĝeto por admiri la belajn montarajn domojn plibeligitajn per plurkoloraj floroj, kaj laŭ la bordo de la lago, kies akvo estis klara kaj trankvila.
Post la vespermanĝo okazis la kutima vespera renkontiĝo, dum kiu la partoprenantoj spektis filmadon pri la antaŭjuĝoj de la itala popolo. Lundo komenciĝis kiel kutime per la matenaj laŭdoj kaj matenmanĝo. Poste profesoro Giordano Formizzi parolis pri "Federismo: Estonteco de la mondo". La prelego estis tiel interesa, ke neniu atentis ĝian longecon. Ĉiuj petis la profesoron daŭrigi sian prelegon. Poste Carlo Sarandrea legis la pretigitan prelegon de profesoro Carlo Minnaja pri Bruno Migliorini, fama esperantisto de tiu regiono. Post la tagmanĝo ni ekskursis al la Digo de Vajont, kie en la jaro 1963 okazis granda katastrofo, kiu mortigis 1910 personojn. La digo estas monumento por memorigi al la tuta mondo, ke ni devas respekti la naturon.
Bonŝance la pluvo ĉesis tuj kiam ni eliris la aŭtobuson por admiri kaj foti la grandiozan digon kaj la teruran terfalon, kiu elbordigis la akvon.
Poste ni vizitis la faman urbeton Cortina, kiu estas somera kaj vintra stacio.
Malgraŭ la oftaj momentoj de pluvo, dum la ekskursoj la vetero estis agrabla kaj la montara panoramo superba.
Mardo estis la tago de la foriro. Kelkaj foriris matene, aliaj post la tagmanĝo.
La estraro profitis de la libertempo por sia renkontiĝo.
Ĝis revido la venontan jaron.
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|