Ĉina monto Mao'er estis enlistigita en mondan biosferan protektan reton
2011-07-11
De la 28-a de junio ĝis la 1-a de julio okazis kunveno de Internacia Akordiga Konsilio de Homa kaj Biosfera Programo de UNESKO en Dresden, Germanio, kiu decidis enlistigi la monton Mao'er en mondan biosferan protektan reton. Krom Mao'er, la konsilio enlistigis ankaŭ aliajn 17 naturparkojn tra la mondo en la reton. Ĝis nun sume 580 naturaj parkoj el 114 landoj estis enlistigitaj en la reton.