2011-07-12
Jam vaste konata de sia turismado en vintro, Harbino, ĉefurbo de la provinco Heilongjiang en nordorienta Ĉinio, planas ekspluati siajn rezervajn malsekajn zonojn por disvolvi industrion de somera turismado.
La malsekaj zonoj kun areo de 125 mil hektaroj en la urbo Harbino etendiĝas laŭlonge de la rivero Songhua kaj entenas akvajn animalojn kaj plantojn malofte vidatajn, montris Yang Jie, estro de la turisma administracio de la urbo Harbino.
La harmonio inter la naturaj malsekaj zonoj kaj la moderna urbo faras Harbinon unika loko, pro tio, la disvolvo de turismado en malsekaj zonoj devas esti gvidata per la protektado al kaj la antaŭgardo de la medio, deklaris Gai Ruyin, sekretario de la urba komitato de la Komunista Partio de Ĉinio por la urbo Harbino.
La protektado kontribuos senseble al pliboniĝo de la urba medio, laŭ Zhang Jichun, direktoro de la buroo de la mediprotektado de la urbo Harbino.
La turisma sektoro konsistigis 10% de la totala enlanda produkto-valoro de la urbo Harbino en la jaro 2010, kun la turistoj plejparte venintaj al la urbo precipe por ties abunda neĝo kaj glacio. Sed la urbo estas ankaŭ ĉarma celo por la someraj ekskursoj, dank’ al la tieaj plej freŝaj temperaturoj, tamen en la sama tempo la plejparto de la regionoj de la lando suferas de la varmeco.
La disvolvo de la industrio de somera turismado permesos al milionoj da homoj, kiuj vivas borde de la rivero Songhua, altigi siajn enspezojn kaj plibonigi la kvaliton de sia vivo, montris Gui Ruying.
Harbino jam adoptis sian urban leĝon, kiu liveras la antaŭecon al la mediprotektado kaj subtenas la daŭrigeblan disvolvon en maniero kunordiga kaj sistema.
(el http://french.news.cn/environnement/)
Redaktoro: Wang Lihua
|