Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Prezidanto de kuna konferenco de stabestroj de Usono vizitis Ĉinion
2011-07-12


Chen Bingde okazigas bonvenan ceremonion por Mike Mullen (dekstre) 

 

    La 11-an de julio de la jaro 2011, lunde, Chen Bingde, ĝenerala stabestro de Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj membro de la Milita Komisiono de la Centra Komitato de Ĉinio, interparolas en Pekino kun Mike Mullen, prezidanto de kuna konferenco de stabestroj de Usono.

 

    "Ni diskutis kvar ĉefajn temojn, inkluzive de la Suda Ĉina Maro, la sinteno al Ĉinio de kelkaj usonaj politikistoj, interreta sekureco kaj ĉina milita disvolvo." Tion diris Chen Bingde post la malferma kunveno kun Mike Mullen. "La du flankoj ŝanĝis opiniojn pri tiuj ĉi temoj en malkaŝema maniero. "

 

    "Ni devas diri ke ni trovis multajn komunajn kampojn sed ni havas diferencajn opiniojn pri certaj temoj, " tion diris ankaŭ Chen Bingde.

 

    Chen Bingde ankaŭ instigis ambaŭ flankojn efektivigi ĝereralan konsenton atingitan de la ŝtatestroj de la du landoj por akceli la disvolvon de duflanka milita interrilato.

 

    Mike Mullen, prezidanto de kuna konferenco de stabestroj de Usono, atingis Pekinon vespere de sabato por komenci sian 4-tagan viziton al Ĉinio. En mateno de lundo, la 11-a de julio, Chen Bingde okazigis bonvenan ceremonion por Mike Mullen antaŭ ilia interparolado.

 

    Mike Mullen vizitis Ĉinion invitate de Chen Bingde, kiel la reciproka vizito pro la vizito de Chen Bingde al Usono en la pasinta majo.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng