2011-07-12 de YANG HUIFENG
La ekspona halo |
|
 Eksponiĝis la epigrafo de Deng Xiaoping por la Jurnalo Guangming "Praktikado estas la unika normo por ekzameni la veron" |
|
 Vizitantoj en la ekspona halo |
|
 Vizitantoj en la ekspona halo |
La 24-an de junio inaŭguriĝis en la Pekina Ekspozicia Centro la ekspono de arkivoj de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) por memori ĝian 90-an datrevenon de la fondiĝo. La ekspono estas kune organizita de la Lernejo de la Centra Komitato de KPĈ, Centra Arkivejo, Propaganda Departemento de la Pekina Komitato de KPĈ kaj Xicheng-distrikta komitato de KPĈ. En ĝi eksponiĝis pli ol 500 valoraj arkivoj inkluzive de la Unua Programo de KPĈ, formularo de reprezentanto de la Oka Tutlanda Kongreso de KPĈ persone plenigita de Mao Zedong, malnetaĵo skribita de Zhou Enlai por restaŭro de Deng Xiaoping k.s. Tiuj gravaj dokumentoj estis unuafoje eksponataj. La ekspono finiĝis la 4-an de julio.
Redaktoro: Zhao Xi k Chen Ji
|