Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio kaj Usono atingis komunajn konojn pri duarmeaj rilatoj
2011-07-12

 

    La 11-an de julio en Pekino, Generalo Cheng Bingde, membro de la ĉina Centra Milita Komisiono kaj ĝenerrala stabestro de Ĉinio, havis intervidiĝon kun usona samrangulo admiralo Mike Mullen al Ĉinio. Ili interŝanĝis opiniojn pri problemoj de la Suda Ĉina Maro, interreta sekureco kaj disvolviĝo de ĉina armea forto. La du flankoj atingis 5 komunajn konojn pri disvolviĝo de la duarmeaj rilatoj, rekta telefona komunikado de la duarmeaj gvidantoj, reciproka vizito de la duarmeaj altranguloj en la venonta duonjaro kaj la komuna militekzercado de la dulandaj mararmeoj. La du flankoj emfazis plifortigi komunan militan agadon de la du armeoj, plialtigi maran kaj aeran militan sekurecon kaj redukti krizon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng