2011-07-12
La 11-an de julio je la 23-a horo kaj 41 minutoj en la Xichang-a Satelito-lanĉa Centro Ĉinio sukcese sendis la sateliton Tianlian-1-02 en la spacon per la transporta raketo Changzheng-3C. Laǔ donitaĵo sendita de la Xi'an-a Satelito-kontrola Centro, la satelito kaj raketo disiĝis kaj la satelito sukcese eniris en transigan orbiton sinkroniĝan kun la terglobo 26 minutojn post flugado de la raketo.
Tianlian-1-02 estas la dua donitaĵo-antaǔensenda orbita satelito sinkroniĝa kun la terglobo kaj farita de la Ĉina Spaco-teknologia Instituto sub la Kosmonaŭtika Scienc-teknologia Korporacio de Ĉinio. Ĝi irados kune kun la satelito Tianlian-1-01 lanĉita en 2008 kaj servos por donitaĵa antaǔensendo kaj kontrolo de la spacoŝipo Senzhou kaj por estonta konstruado de spacoeksperimentejo kaj spacostacio. Ĝi utiligos ankaǔ por la unua kuniĝo kaj kupliĝo en spaco en la dua duonjaro de 2011.
Redaktoro: Niu Xueqin
|